Irano esperas esti oficiala membro de ŜKO
  2015-09-06 16:56:31  Xiong Linping

La 5an de septembro la irana prezidento Hassan Rouhani diris, ke Irano esperas esti oficiala membro de la Ŝanhaja Kunlabora Organizaĵo (ŜKO).

Laŭ raporto de la irana informagentejo, Rouhani esprimis tiun deziron, kiam li intervidiĝis kun la kirgiza prezidento Almazbek Atambayev, alvizitanta al Irano. Rouhani diris, ke la aliĝo de Irano samtempe utilos al Irano kaj al la Ŝanhaja Kunlabora Organizaĵo.

Atambayev diris, ke Kirgizio subtenas, ke Irano fariĝu oficiala membro de ŜKO, kaj li konvinkiĝis, ke la aliĝo de Irano altigos influivon de ŜKO en ekonomio kaj infrustrukturo.