Internacia komunumo pozitive taksas la paroladon de Xi Jinping en la 70a datreveno de la venko de la kontraŭjapana rezistmilito
  2015-09-06 17:56:58  Xiong Linping

En la lastaj tagoj la internacia komunumo alte atentas kaj pozitive taksas la paroladon de la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping en la jubilea mitingo pri la 70a datreveno de la venko de la kontraŭjapana rezistmilito fare de la ĉina popolo kaj de la venko de la monda kontraŭfaŝista milito. Ili opinias, ke la grava parolado de Xi Jinping montras, ke Ĉinio, kiel granda lando kun respondeco, plenumos sian devon, strebos al la internaciaj paco kaj evoluo, kaj faros pli gravan kontribuon al la kreado de bela estonteco.

Indrananda Abeysekera, prezidanto de la Srilanka-Ĉina Asocio pri Socia kaj Kultura Kunlaboro, opiniis, ke la parolado de Xi Jinping prezentas la grandanimon, potencon kaj decidemon, per kiuj Ĉinio strebas al la akcelo de la monda paco; precipe, Ĉinio reduktos 300 mil militistojn el sia armeo, kio montras la promeson de Ĉinio praktike iri la vojon de paca evoluado.

La sudafrika prezidento Zuma diris, ke kiel granda lando, Ĉinio de ĉiam per siaj fortoj defendas la mondan pacon kaj sekurecon, ne faras invadon al la ekstero; en la dua mondmilito la ĉina popolo suferis mizerege kaj dolorege, sed Ĉinio venkis ĉiajn malfacilojn, kaj faris sin unu el la ĉefaj potenculoj por paco.

Peter J. Li, dumviva profesoro de Universitato Houston, diris, ke Ĉinio proklamis redukti 300 militistojn el sia armeo, kio montras, ke Ĉinio per realaj agoj manifestis sian strebadon al internaciaj paco, kunlaboro kaj komuna disvolvado.