Konferenco de financoministroj kaj bankestroj el G20 okazis en Ankaro
  2015-09-06 17:56:58  Xiong Linping

En la 4a kaj 5a de septembro la konferenco de financoministroj kaj bankestroj el G20 okazis en Ankaro, Turkio. La konferencanoj diskutis ĉefe pri la nuntempe tutgloba ekonomia situacio, kreska formo, investo, infrustrukturo, internacie financa kadro, reformo de financa kampo, kaj tiel plu. Post la konferenco aperis komuna komunikaĵo. La ĉina financa ministro Lou Jiwei kaj la estro de la Ĉina Popola Banko Zhou Xiaochuan kun la ĉina delegacio partoprenis en la konferenco.

Antaŭ la konferenco Lou Jiwei kaj Kong Changsheng, vicministro de la ĉina Ministerio pri Homaj Fortoj kaj Sociala Garantio, ĉeestis la kombinitan konferencon de financoministroj kaj laboroministroj el G20, kaj la ĉeestantoj diskutis pri kresko kaj dungado, enspeza malegaleco kaj tiel plu.

Dum la konferenco Zhou Xiaochuan ankaŭ ĉeestis la unuan kunvenon de la BRIC-ŝtata konsilio por aranĝo de urĝa rezervo.