Ĉina ekonomio kreskis je 7,3% en 2014
  2015-09-07 12:43:48  Ĝoja

La Ŝtata Statistika Buroo lunde publikigis kontrolitajn donitaĵojn de la malneta enlanda produkto de Ĉinio en 2014. La malneta enlanda produkto estis malpli multa je 32,4 miliardoj da juanoj ol la unuafoje publikigita en la komenco de la kuranta jaro, kaj la kresko estis reduktita je 0,1 procentpunkto ĝis 7,3%.

Revizii la malnetan enlandan produkton laŭ novaj pli detalaj kaj pli kompletaj dokumentoj estas kutimo kuranta tra la tuta mondo.