Militantoj de Islama Ŝtato atakis urbon Tikriti
  2015-09-07 13:15:12  Ĝoja

 Dimanĉe militantoj de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato atakis Tikriti, la ĉefurbon de la iraka provinco Salahudin, sed ili estis repuŝitaj de irakaj soldatoj.

Sekureca funkciulo de la provinco Salahudin, kiu ne volis malkaŝi sian nomon, diris, ke tiumatene centoj da militantoj de Islama Ŝtato komencis atakon de la okcidenta antaŭurbo al la urba centro. Ili akre batalis kun irakaj soldatoj kaj milicianoj. Sekve la iraka aerarmeo sendis batal-helikopterojn helpi la soldatojn kaj milicianojn. Kelkajn horojn poste, la militantoj sin retiris al dezerto en la okcidenta antaŭurbo.

La funkciulo diris ankaŭ, ke en la batalo almenaŭ 5 militantoj de Islama Ŝtato estis mortigitaj, kaj 7 irakaj soldatoj estis vunditaj.