Blanka libro pri Tibeto resumis sukceson de aŭtonomio
  2015-09-07 15:37:58  Ĝoja

La 6an de septembro la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio de Ĉinio publikis la blankan libron Sukcesa Praktiko de Regiona Etna Aŭtonomio en Tibeto. La libro komplete konigis grandan ŝanĝiĝon, kiun alportis la praktiko de regiona etna aŭtonomio.

Lian Xiangmin, estro de la Instituto de Modernaj Studoj sub la Tibetologia Esplorcentro, diris, ke la libro komplete resumis sukcesan praktikon de regiona etna aŭtonomio en Tibeto en la lastaj 50 jaroj, kaj montris, ke la centra registaro marŝos plu len la direkto.