Germanio: Usono devas porti ĉefan respondecon pri krizo de rifuĝintoj
  2015-09-07 17:50:22  Ĝoja

La germana retejo "Der Spiegel Online" dimanĉe raportis, ke lastatempe gvidantoj de parlamenta grupo de germanaj maldekstraj partioj publikigis dokumenton de starpunkto, montrante, ke Usono devas porti ĉefan respondecon pri la krizo de rifuĝintoj en Eŭropo.

Sahra Wagenknecht kaj Dietmar Bartsch, vicprezidantoj de la parlamenta grupo, montris en la dokumento, ke sub la gvidado de Usono, la okcidentaj landoj rompis la stabilecon de koncernaj regionoj, kaj la rezultoj inkluzivas la eblecon de senbrida disvastiĝo de terorismaj organizoj. Islama Ŝtato kaj aliaj murdistaj bandoj nerekte ricevis subtenon kaj senbare akiris kapitalojn kaj armilojn el iuj aliancanoj de Germanio, kaj pro tio miloj da homoj suferis kruelan militon kaj internan batalon.

Ili lunde oficiale prezentos la dokumenton al la parlamenta grupo. Sahra Wagenknecht ankaŭ alvokis, ke la germana registaro postulu, ke la usona registaro financu la eŭropan akcepton de rifuĝintoj.

En la dokumento, la du gvidantoj ankaŭ proponis serion da politikoj por la solvado de la krizo.

Nun Eŭropo alfrontas seriozan krizon de rifuĝintoj, kio kaŭzis sociajn kaj ekonomiajn problemojn kaj humanitaran krizon. Tio superas la kapablon de iuj landoj kaj ankaŭ provas unuiĝon kaj la ŝanĝkapablon de EU.