Novaĵoj (Septembro 07)
  2015-09-07 17:52:25  Ĝoja

Karaj amikoj, Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto elsendo! Estas lunde, la 7a de septembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: la internacia komunumo alte taksas la paroladon de ĉina prezidanto Xi Jinping ĉe venk-taga solenado; gvidantoj de germanaj politikpartioj postulas, ke Usono portu ĉefan respondecon por la krizo de rifuĝintoj en Eŭropo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Iuj transmaraj personoj diris lastatempe dum intervjuo kun raportistoj, ke la parolado de ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde en la mitingo por memorfesto de la 70a datreveno de la venko de la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ Japana Agreso kaj de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito sendis al la mondo konkretan signalon, ke la ĉina popolo alte ŝatas pacon kaj volas tiri lecionojn el historio, firme konservi mondan pacon kaj akceli komunan disvolvadon de ĉiuj landoj.

Pierre Picaard, geopolitika doktoro el la Oka Universitato de Parizo, diris, ke la parolado de prezidanto Xi prezentis al la tuta mondo la iniciaton pri konservo de monda paco. Ĉinio ne volas serĉi hegemonion kaj imperiismon nek trudos sian pasintan suferon al iu ajn alia lando. Ĉinio serĉas starigon de kungajna partnereco kun aliaj landoj kaj volas aktive agi por konservi mondan pacon.

Sen Masataka, lektoro de la Shizuoka-a Nacia Universitato de Japanio, diris, ke la popoloj de la mondo plejparte havas la saĝon lerni ion el historio. Rigardante la paroladon de prezidanto Xi, li havas pli firman decidon malhelpi distordon de historio kaj kontribui al monda paco kaj al amikeco inter Japanio kaj Ĉinio.

Simonov, profesoro el la argentina nacia universitato La Plata, diris, ke prezidanto Xi montris en sia parolado, ke Ĉinio sekvos la vojon de paca disvolvado, kaj tio klare esprimis la opinion de Ĉinio. Ĉinio estas la dua granda ekonomio de la mondo, kaj ĝia internacia influo senĉese altiĝis. La tuta mondo atentas direkton de la disvolvado de Ĉinio. Estis ĝustatempe, ke Ĉinio manifestis sian decidon de paca disvolvado kaj montris sian kapablon en defendo de monda paco.

La Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio de Ĉinio dimanĉe publikis la blankan libron Sukcesa Praktiko de Regiona Etna Aŭtonomio en Tibeto. La libro komplete konigis grandan ŝanĝiĝon, kiun alportis la praktiko de regiona etna aŭtonomio.

Lian Xiangmin, estro de la Instituto de Modernaj Studoj sub la Tibetologia Esplorcentro, diris, ke la libro komplete resumis sukcesan praktikon de regiona etna aŭtonomio en Tibeto en la lastaj 50 jaroj, kaj montris, ke la centra registaro marŝos plu len la direkto.

La Ŝtata Statistika Buroo lunde publikigis kontrolitajn donitaĵojn de la malneta enlanda produkto de Ĉinio en 2014. La malneta enlanda produkto estis malpli multa je 32,4 miliardoj da juanoj ol la unuafoje publikigita en la komenco de la kuranta jaro, kaj la kresko estis reduktita je 0,1 procentpunkto ĝis 7,3%.

Revizii la malnetan enlandan produkton laŭ novaj pli detalaj kaj pli kompletaj dokumentoj estas kutimo kuranta tra la tuta mondo.

La ĉina teamo venkis la japanan kaj kvarafoje ĉampioniĝis en la Mondpokala Virina Volejbal-Konkurso dimanĉe nokte en Nagojo de Japanio.

La ĉina teamo sub la gvidado de ĉeftrejnisto Lang Ping triumfis super la obstina japana teamo per 3 kontraŭ 1 kaj akiris sian unuan titolon de la Monda Pokalo ekde 2003.

En aprilo de la jaro 2013 ŝi ekgvidis la teamon, kaj post nur 29 monatoj ŝi revenigis la teamon al la trono. Krome, la teamo gajnis ankaŭ la bileton por la Rio-de-Ĵanejraj Olimpikoj en 2016.

La germana retejo "Der Spiegel Online" dimanĉe raportis, ke lasttempe gvidantoj de parlamenta grupo de germanaj maldekstraj partioj publikigis dokumenton de starpunkto, montrante, ke Usono devas porti ĉefan respondecon pri la krizo de rifuĝintoj en Eŭropo.

Sahra Wagenknecht kaj Dietmar Bartsch, vicprezidantoj de la parlamenta grupo, montris en la dokumento, ke sub la gvidado de Usono, la okcidentaj landoj rompis la stabilecon de koncernaj regionoj, kaj la rezultoj inkluzivas la eblecon de senbrida disvastiĝo de terorismaj organizoj. Islama Ŝtato kaj aliaj murdistaj bandoj nerekte ricevis subtenon kaj senbare akiris kapitalojn kaj armilojn el iuj aliancanoj de Germanio, kaj pro tio miloj da homoj suferis kruelan militon kaj internan batalon.

Ili lunde oficiale prezentos la dokumenton al la parlamenta grupo. Sahra Wagenknecht ankaŭ alvokis, ke la germana registaro postulu, ke la usona registaro financu la eŭropan akcepton de rifuĝintoj.

En la dokumento, la du gvidantoj ankaŭ proponis serion da politikoj por la solvado de la krizo.

Dimanĉe militantoj de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato atakis Tikriti, la ĉefurbon de la iraka provinco Salahudin, sed ili estis repuŝitaj de irakaj soldatoj.

Sekureca funkciulo de la provinco Salahudin, kiu ne volis malkaŝi sian nomon, diris, ke tiumatene centoj da militantoj de Islama Ŝtato komencis atakon de la okcidenta antaŭurbo al la urba centro. Ili akre batalis kun irakaj soldatoj kaj milicianoj. Sekve la iraka aerarmeo sendis batal-helikopterojn helpi la soldatojn kaj milicianojn. Kelkajn horojn poste, la militantoj sin retiris al dezerto en la okcidenta antaŭurbo.

Alĝerio, Niĝerio kaj Ĉadlando, tri najbaroj de Libio, alvokis ĉiujn partiojn de la konflikto en Libio rapide fondi registaron de nacia unuiĝo por revenigi pacon kaj stabilecon.

Ministroj pri eksterlandaj aferoj el la tri landoj kunvenis tiutage en Alĝero. Komunikaĵo publikigita post la kunveno diris, ke ĉiuj partioj de la konflikto en Libio devas akordiĝi pri solvo de la krizo kiel eble plej rapide, protekti la unuecon kaj suverenecon de Libio kaj fondi registaron de nacia unueco.

Israelo dimanĉe komencis konstrui altteknikan muron ĉe la landlimo kun Jordanio.

La oficejo de israela ĉefministro tiutage faris deklaron, dirante, ke Israelo elspezos ĉirkaŭ 72 milionojn da usonaj dolaroj por konstruado de la muro. La sektoro en la unua periodo de la konstruo komenciĝas sude en la urbo Eilat kaj etendiĝas norden je 30 kilometroj ĝis la regiono Arave. La muro konsistanta el ŝtaldrataj retoj estos provizita per altteknika monitor-sistemo. Laŭ plano Israelo etendos la muron norden laŭlonge de la valo de Jordano ĝis la altaĵo Golan.

Prisana departemento de Dominiko dimanĉe diris, ke dengo disvastiĝas en la lando, 4 522 homoj estis infektitaj per la viruso, kaj 49 el ili mortis.

Funkciulo el la prisana departemento diris, ke la infektitoj estis trovitaj plejparte en la suda kaj norda regionoj, kaj la ĉefa kaŭzo kuŝas en malbonaj sanitaraj kondiĉoj kaj varma vetero en la lastaj tagoj. Koncernaj departementoj de la lando strikte monitoras la epidemion kaj alprenis preventajn rimedojn por bridi disvastiĝon de la viruso.

Finiĝis la novaĵoj!