La jubilea mitingo de la 3a de septembro havas vastan reprezentecon
  2015-09-07 19:27:52  Xiong Linping

La 7an de septembro en la regula gazetara konferenco Hong Lei, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke la jubilea mitingo de la 3a de septembro havas vastan reprezentecon. Ju pli potencas Ĉinio, des pli grandas forto defendi la mondan pacon.

Estis raportisto, kiu demandis, kian komenton Ĉinio havas pri tio, ke la jubilea mitingo elvekis grandan nombron da raportoj kaj komentoj ĉe diverslandaj amaskomunikiloj. Unuflanke, amaskomunikiloj opinias, ke la mitingo prezentis la potencon de Ĉinio en la nacia defendado, aliflanke, laŭ iuj amaskomunikiloj, la revuo timigas. Kaj krome, iuj raportoj emfazis la foreston de eŭropaj kaj usona gvidantoj de la revuo.

Hong Lei respondis, ke la celo de Ĉinio organizi la jubilean mitingon estas protekti la historian justecon, karmemori heroojn kaj martirojn, ŝati la mondan pacon, kaj krei la belan estontecon. En sia parolado Xi Jinping menciis pacon dekokfoje, emfazante, ke, kian gradon atingos la evoluo de Ĉinio, ĝi neniam prenos hegemonion, neniam sin ekspansos, neniam trudos sian suferegon travivitan al aliaj nacioj. Xi Jinping solene proklamis, ke Ĉinio reduktos 300 mil militistojn el sia armeo. Ĉinio eligis laŭtan kaj klaran informon, tio estas: paco venis malfacile, paco devas esti ŝatata, kaj paco devas esti defendata. Ju pli potencas Ĉinio, des pli grandas forto defendi la mondan pacon.