Najbaroj alvokas Libion rapide fondi registaron de nacia unuiĝo
  2015-09-07 15:40:15  Yu Rongkang

Alĝerio, Niĝerio kaj Ĉadlando, tri najbaroj de Libio, alvokis ĉiujn partiojn de la konflikto en Libio rapide fondi registaron de nacia unuiĝo por revenigi pacon kaj stabilecon.

Ministroj pri eksterlandaj aferoj el la tri landoj kunvenis tiutage en Alĝero. Komunikaĵo publikigita post la kunveno diris, ke ĉiuj partioj de la konflikto en Libio devas akordiĝi pri solvo de la krizo kiel eble plej rapide, protekti la unuecon kaj suverenecon de Libio kaj fondi registaron de nacia unueco.

Alĝerio ĉiam persistas ĉe la opinio solvi la konflikton en Libio per politikaj rimedoj. Ĝi opinias, ke milita interveno komplikos la situacion kaj negative influos najbarojn de Libio.