Internacia komunumo alte taksas paroladon de Xi Jinping
  2015-09-07 16:07:41  Yu Rongkang

Iuj transmaraj personoj diris lastatempe dum intervjuo kun raportistoj, ke la parolado de ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde en la mitingo por memorfesto de la 70a datreveno de la venko de la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ Japana Agreso kaj de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito sendis al la mondo konkretan signalon, ke la ĉina popolo alte ŝatas pacon kaj volas tiri lecionojn el historio, firme konservi mondan pacon kaj akceli komunan disvolvadon de ĉiuj landoj.

Pierre Picaard, geopolitika doktoro el la Oka Universitato de Parizo, diris, ke la parolado de prezidanto Xi prezentis al la tuta mondo la iniciaton pri konservo de monda paco. Ĉinio ne volas serĉi hegemonion kaj imperiismon nek trudos sian pasintan suferon al iu ajn alia lando. Ĉinio serĉas starigon de kungajna partnereco kun aliaj landoj kaj volas aktive agi por konservi mondan pacon.

Sen Masataka, lektoro de la Shizuoka-a Nacia Universitato de Japanio, diris, ke la popoloj de la mondo plejparte havas la saĝon lerni ion el historio. Rigardante la paroladon de prezidanto Xi, li havas pli firman decidon malhelpi distordon de historio kaj kontribui al monda paco kaj al amikeco inter Japanio kaj Ĉinio.

Simonov, profesoro el la argentina nacia universitato La Plata, diris, ke prezidanto Xi montris en sia parolado, ke Ĉinio sekvos la vojon de paca disvolvado, kaj tio klare esprimis la opinion de Ĉinio. Ĉinio estas la dua granda ekonomio de la mondo, kaj ĝia internacia influo senĉese altiĝis. La tuta mondo atentas direkton de la disvolvado de Ĉinio. Estis ĝustatempe, ke Ĉinio manifestis sian decidon de paca disvolvado kaj montris sian kapablon en defendo de monda paco.