Tibeta Aŭtonoma Regiono festas sian 50-jaran jubileon
  2015-09-08 12:23:53  Xiong Shan

Je la 10a horo marde matene sur la placo de Potala-palaco en Lasao komenciĝis la kunveno festanta la 50-an datrevenon de la starigo de la Tibeta Aŭtonoma Regiono.

La delegito de la centra registaro lunde tagmeze jam atingis Lasaon. Yu Zhengsheng, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, estas la estro de la delegitaro. Ili ĉeestas la celebradon.