Britio kaj Francio akceptos respektive 20 mil kaj 24 mil rifuĝintojn
  2015-09-08 12:23:53  Xiong Shan

Brita ĉefministro David Cameron lunde deklaris, ke en la venontaj 5 jaroj Britio akceptos 20 mil siriajn rifuĝintojn. Li diris, ke Britio faros sian plejeblon por ĉesigi la internan militon en Sirio.

Cameron diris, ke Britio havas 'moralan respondecon' akcepti rifuĝintojn, kiuj vivas en rifuĝejo ĉe la siria landlimo. La infanoj kaj orfoj ricevos helpon la unuaj.

Lastatempe Eŭropa Unio alfrontas seriozan krizon de rifuĝintoj, kaj oni opiniis, ke tio estas la plej grava krizo de rifuĝintoj post la Dua Mondmilito. Pro la internacia kaj interna premado, Britio, Francio, Germanio kaj Aŭstrio permesos eniron de pli multaj rifuĝintoj. Franca prezidento Francois Hollande lunde deklaris, ke en la venontaj 2 jaroj Francio akceptos 24 mil rifuĝintojn.