Ĉinio bonvenigas la aranĝon pri kolektiĝado de disigitaj familianoj el Nord-Koreio kaj Sud-Koreio
  2015-09-08 20:16:56  Xiong Linping

La 8an de septembro en la regula gazetara konferenco Hong Lei, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio laŭdas, ke la suda kaj norda partoj sur la korea duoninsulo konsentis aranĝon pri kolektiĝo de disigitaj familianoj.

Laŭinforme, la kunsido de la Ruĝaj Krucoj Sud- kaj Nord-Koreaj en la 8a de septembro finiĝis. Kaj ambaŭ decidis, ke la kolektiĝado de disigitaj familianoj okazos de la 20a ĝis la 26a de septembro en la monto Kumgang.

Pri tio Hong Lei diris: "Ni rimarkis la koncernan raporton. Ĉinio laŭdas, ke la suda kaj norda partoj sur la korea duoninsulo konsentis aranĝon pri kolektiĝo de disigitaj familianoj. Ĉinio subtenas, ke Nord-Koreio kaj Sud-Koreio daŭre plibonigas la rilatojn inter si per dialogo kaj konsiliĝo, akcelas paciĝon kaj kunlaboron, kaj faras realan penadon por protekti la pacon kaj stabilecon en la korea duoninsulo."