Ĉinio subtenas Francion pri ĝia organizado de konferenco por klimata ŝanĝiĝo
  2015-09-08 20:16:56  Xiong Linping

La 8an de septembro en la regula gazetara konferenco Hong Lei, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio subtenas, ke Francio organizos konferencon pri klimata ŝanĝiĝo en Parizo, kaj laŭdas la francion, ke ĝi faris pozitivan penadon por la konferenco.

La franca prezidento Hollande antaŭ nelonge diris, ke li vizitos Ĉinion en novembro, kaj ke dum la vizito li kaj prezidanto Xi Jinping kune faros alvokon por ke sukcesu la konferenco pri klimata ŝanĝiĝo.

Pri tio Hong Lei diris: "Fari, ke la pariza konferenco pri klimata ŝanĝiĝo atingu celatan interkonsenton, estas la komuna deziro de la internacia komunumo. Ĉinio volas, kune kun ĉiuj aliaj partioj, fari, ke la pariza konferenco atingu kompletan, ekvilibran rezulton, kaj donu veran kaj efikan projekton por reago de la tuta mondo kontraŭ klimata ŝanĝiĝo."