Pretas la Somera Davos-Forumo
  2015-09-08 20:16:56  Xiong Linping

Ĉiuj preparaj laboroj por la Somera Davos-Forumo 2015 jam estas pretaj, kaj ĝi malfermiĝos la 9an de septembro en la internacia konferenca centro en Dalian. Klaus Schwab, kreinto de la Monda Ekonomia Forumo kaj ĝia plenuma prezidanto en la 8a de septembro diris, ke li tre kontentas pri la laboroj faritaj de la urbo Dalian.

En la sama tago, intervjuate, Schwab diris, ke li tre ĝojas denove reveni al Dalian, en kiu okazos la Somera Davos-Forumo, kaj ke la laboroj faritaj de la urbo Dalian estas tre kontentigaj, kaj multaj detaloj de laboroj estas mirindaj.

Tiu ĉi Somera Davos-Forumo okazos inter la 9a kaj 11a de septembo, kaj en ĝi partoprenos pli ol 1 700 reprezentantoj. Politikistoj, komercaj gvidantoj el diversaj landoj nun estas alvenantaj.