Sud-Koreio kaj Nord-Koreio konsentis pri rekuniĝo de disigitaj familioj
  2015-09-08 15:00:49  Yu Rongkang

Altnivela laborkunveno de Ruĝa Kruco inter Korea Respubliko kaj Korea Popoldemokratia Respubliko marde matene finiĝis en la "Hejmo de Paco" ĉe la sud-korea flanko de Panmunjom. La du flankoj decidis okazigi rekuniĝon de disigitaj familioj kun la ĉeesto de 200 homoj de la 20a ĝis la 26a de oktobro.

La kunveno komenciĝis lunde tagmeze kaj finiĝis en la mateno de la sekvanta tago. Laŭ la sud-korea Ministerio de Reunuiĝo, la du flankoj venis en akordon, ke ĉiu flanko sendos 100 homojn al la rekuniĝo.