Germanio publikigis planon por pritrakti enfluon de rifuĝintoj
  2015-09-08 16:11:28  Yu Rongkang

La germana registaro vendrede decidis permesi eniron de granda nombro da rifuĝintoj retenitaj en Hungario. En la sekvantaj du tagoj ĉirkaŭ 20 000 rifuĝintoj eniris Germanion. Gvidantoj de politikaj partioj de la germana koalicia registaro kunvenis dimanĉe nokte, kaj post diskuto ili prezentis serion da kontraŭrimedoj.

Germana ĉefministro Angela Merkel diris lunde matene en gazetara konferenco, "Germanio havis tre okupitan semajnfinon. La afero, kiun ni spertas, ŝanĝos nian landon." Ŝi emfazis, ke reagi al la defio bezonas komunan klopodon de la ŝtato kaj socio kaj ankaŭ pli fortan unuecon de Eŭropa Unio.

Vicĉefministro Sigmar Gabriel diris en la gazetara konferenco, ke pritrakto de la tajdo de rifuĝintoj estas la plej granda defio alfrontata de Germanio post la reunuiĝo. Eŭropo ne povas kalkuli je nur Germanio, Svedio kaj aliaj kelkaj landoj, ke ili akceptu grandan nombron da rifuĝintoj. Li akcentis, ke Eŭropo bezonas politikon pri rifuĝintoj tute malsaman ol la antaŭa.

Ĝenerala plano pri rifuĝintoj, publikigita lunde matene, inkluzivas akceli la proceduron de aprobo, loĝigo kaj repatrujigo de rifuĝintoj kaj urĝi Eŭropan Union ellabori unuecan regularon pri rifuĝintoj kaj dividi respondecon inter la membroŝtatoj.

Laŭ la plano, Germanio asignos 7 miliardojn da eŭroj por la akcepto de rifuĝintoj en tiu ĉi jaro kaj la venonta jaro kaj rekonstruos ekzistantajn instalaĵojn en portempajn loĝejojn por ke 150 000 rifuĝintoj sekure pasigu la vintron. Krome, estos aldonitaj 3 000 kaj 10 000 laborantoj respektive al la federacia polico kaj institucioj de volontulaj servoj en la venontaj tri jaroj.