Novaĵoj (Septembro 08)
  2015-09-08 17:09:42  Ma

Karaj amikoj, Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto elsendo! Estas marde, la 8a de septembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉinio festas la 50an datrevenon de la fondo de Tibeta Aŭtonoma Regiono; eksa ĉefministro de Francio Jean-Pierre Raffarin opinias, ke okcidentaj analizoj pri la ĉina ekonomio estas neobjektivaj. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Sur la placo antaŭ la Potala-Palaco en Lasao, ĉefurbo de Tibeta Aŭtonoma Regiono, marde okazis grandioza ceremonio por festi la 50an datrevenon de fondiĝo de la aŭtonoma regiono.

Miloj da homoj kolektiĝis antaŭ la gvidosigno, svingante naciajn flagojn kaj huraante kiel en novjara celebrado.

Yu Zhengsheng, prezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, gvidis 65-membran delegacion de la centra registaro.

La delegacio prezentis al tibetaj aŭtoritatoj tabulon kun surskribitaj vortoj de prezidanto Xi Jinping: plifortigi etnan unuecon, konstrui belan Tibeton.

Yu diris, ke Tibeto eniris novan periodon de daŭra stabileco, post kiam homoj de ĉiuj etnoj kune batalis kontraŭ separatismo kaj sukcese fiaskigis subfosadon de la grupo de la 14-a Dalai-lamao kaj internaciaj malamikaj fortoj. Li aldonis, ke Ĉinio daŭre batos ĉiajn separatismajn agadojn. Li urĝis lokajn aŭtoritatojn laŭleĝe trakti religiajn aferojn.

La Ĉina Popola Banko, la centra banko de Ĉinio, lunde anoncis, ke Ĉinio kaj Taĝikio subskribis interkonsenton pri noma interŝanĝo inter la ĉina juano kaj taĝika somonio por akceli komercon kaj investon.

Laŭ la interkonsento, la centraj bankoj de la du landoj povos interŝanĝi serion de pagoj en unu valuto por ekvivalenta sumo en alia valuto por faciligi kontreguligon de duflanka komerco kaj doni fluecan subtenon al financaj merkatoj.

La Ĉina Popola Banko diris en reta deklaro, ke la interkonsento, kun valoro de 3 miliardoj da juanoj (ĉirkaŭ 470 milionoj da usonaj dolaroj), daŭros tri jarojn, kaj povas esti pluvalidigita, se ambaŭ flankoj konsentas.

La Ĉina Popola Banko esperas, ke la interkonsento akcelos komercon kaj investon kaj konservos regionan financan stabilecon.

Doganaj donitaĵoj montris, ke Ĉinio fariĝis la dua granda investanto kaj tria granda komerca partnero de Taĝikio en 2014.

Jean-Pierre Raffarin, eksa ĉefministro de Francio, lunde kritikis, ke analizoj de la okcidenta mondo pri la ĉina ekonomio estis ofte neobjektivaj.

La analizoj pri la ĉina ekonomio, faritaj en la lastaj semajnoj en Francio kaj pli ĝenerale en la okcidenta mondo, "estas ofte faritaj per troa reago aŭ eĉ malica ĝojo," li diris en sia parolado en forumo de eŭropaj kaj ĉinaj entreprenistoj.

La kritiko de Raffarin donis baton al la malkonfido aŭ eĉ kalumnioj pri la ekonomia stato de Ĉinio ekde la fino de aŭgusto post la fluktuo de la ĉina akcimerkato, kiu ne influis la fundamenton de la ĉina ekonomio.

Raffarin diris, ke tiuj analizoj estis eksterpolitaj sen konsidero de sufiĉe gravaj faktoroj de la ĉina ekonomio, homaj kaj financaj.

Laŭ Raffarin, Ĉinio kontribuas al la mondo, kunordigante siajn naciajn interesojn kun regionaj kaj tutmondaj profitoj, por helpi pritraktadon de regionaj kaj tutmondaj demandoj.

Lokaj amaskomunikiloj marde raportis, ke japana ĉefministro Shinzo Abe estis reelektita kiel ĉefo de la reganta Liberal-Demokrata Partio sen voĉdono, ĉar neniu sin registris kiel kandidato al la elekto fiksita por la 20a de septembro.

La Liberal-Demokrata Partio komencis ricevi petojn de kandidatoj je la 8a marde matene laŭ la loka tempo. Sed dum 30 minutoj nur Abe sin registris, tial li estis rekte reelektita kiel prezidanto de la partio.

La nuna mandato de Abe kiel prezidanto de la Liberal-Demokrata Partio eksvalidiĝos en la 30a de septembro. Pro la reelektiĝo, lia mandato daŭros tri pluajn jarojn ĝis la fino de septembro 2018.

Altnivela laborkunveno de Ruĝa Kruĉo inter Korea Respubliko kaj Korea Popoldemokratia Respubliko marde matene finiĝis en la "Hejmo de Paco" ĉe la sud-korea flanko de Panmunjom. La du flankoj decidis okazigi rekuniĝon de disigitaj familioj kun la ĉeesto de 200 homoj de la 20a ĝis la 26a de oktobro.

La kunveno komenciĝis lunde tagmeze kaj finiĝis en la mateno de la sekvanta tago. Laŭ la sud-korea Ministerio de Reunuiĝo, la du flankoj venis en akordon, ke ĉiu flanko sendos 100 homojn al la rekuniĝo.

La germana registaro vendrede decidis permesi eniron de granda nombro da rifuĝintoj retenitaj en Hungario. En la sekvantaj du tagoj ĉirkaŭ 20 000 rifuĝintoj eniris Germanion. Gvidantoj de politikaj partioj de la germana koalicia registaro kunvenis dimanĉe nokte, kaj post diskuto ili prezentis serion da kontraŭrimedoj.

Germana ĉefministro Angela Merkel diris lunde matene en gazetara konferenco, "Germanio havis tre okupitan semajnfinon. La afero, kiun ni spertas, ŝanĝos nian landon." Ŝi emfazis, ke reagi al la defio bezonas komunan klopodon de la ŝtato kaj socio kaj ankaŭ pli fortan unuecon de Eŭropa Unio.

Vicĉefministro Sigmar Gabriel diris en la gazetara konferenco, ke pritrakto de la tajdo de rifuĝintoj estas la plej granda defio alfrontata de Germanio post la reunuiĝo. Eŭropo ne povas kalkuli je nur Germanio, Svedio kaj aliaj kelkaj landoj, ke ili akceptu grandan nombron da rifuĝintoj. Li akcentis, ke Eŭropo bezonas politikon pri rifuĝintoj tute malsaman ol la antaŭa.

Ĝenerala plano pri rifuĝintoj, publikigita lunde matene, inkluzivas akceli la proceduron de aprobo, loĝigo kaj repatrujigo de rifuĝintoj kaj urĝi Eŭropan Union ellabori unuecan regularon pri rifuĝintoj kaj dividi respondecon inter la membroŝtatoj.

Laŭ la plano, Germanio asignos 7 miliardojn da eŭroj por la akcepto de rifuĝintoj en tiu ĉi jaro kaj la venonta jaro kaj rekonstruos ekzistantajn instalaĵojn en portempajn loĝejojn por ke 150 000 rifuĝintoj sekure pasigu la vintron. Krome, estos aldonitaj 3 000 kaj 10 000 laborantoj respektive al la federacia polico kaj institucioj de volontulaj servoj en la venontaj tri jaroj.

Finiĝis la novaĵoj!