Ĉinio estas plej alloga celloka de fremdlanda investo
  2015-09-09 15:56:42  Ĝoja

Konferenco de UN pri Komerco kaj Disvolvo marde en la ĉina urbo Xiamen unuafoje publikigis la ĉinan version de la Raporto pri Monda Investo en 2015. Laŭ la raporto, en 2014, la fremdlanda rekta investo en Ĉinio kalkuliĝis al 129 miliardoj da usonaj dolaroj, pli multe je 4% en 2013. Ĉinio unuafoje fariĝis la lando kun plej multa investo el fremdaj landoj anstataŭ Usono.

Laŭ la raporto, la dek plej allogaj cellokoj de fremdlanda rekta investo, estas Ĉinio, ĉina Hongkongo, Usono, Britio, Singapuro, Brazilo, Kanado, Aŭstralio, Hindio kaj Nederlando.

Zhan Xiaoning, estro de la Sekcio de Investo kaj Entreprenoj sub la Konferenco de UN pri Komerco kaj Disvolvo, diris, ke tio spegulas, ke Ĉinio ankoraŭ estas unu el la plej allogaj cellokoj de fremdlanda investo.