Novaĵoj (Septembro 09)
  2015-09-09 16:55:45  Ĝoja

Karaj amikoj, Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto elsendo! Estas merkrede, la 9a de septembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: UN alvokas komunan reagon de Eŭropo al la krizo de rifuĝintoj; Ĉinio restas plej alloga celloko de fremdlanda rekta investo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Proparolanto de ĝenerala sekretario de UN Stephane Dujarric marde diris, ke la ĝenerala sekretario Ban Ki-moon urĝis la eŭropajn landojn respondece reagi al la krizo de enmigrintoj kaj rifuĝintoj laŭ humanitara kriterio. En la fino de septembro UN okazigos altnivelan konferencon pri enmigrintoj kaj rifuĝintoj.

Dujarric voĉlegis koncernan deklaron en regula gazetara konferenco. La deklaro diris, ke Ban telefone interparolis kun ŝtatestroj de Aŭstrio, Ĉeĥio, Germanio, Grekio, Hungario, Pollando kaj Slovakio kaj diskutis kun ili pri eniro de rifuĝintoj kaj enmigrintoj en Eŭropon. Li diris, ke la homoj, kiuj eniris Eŭropon plejparte por eviti militon kaj perforton, havas la rajton serĉi rifuĝon sen ia ajn diskriminacio. Li admiris la klopodojn de gvidantoj de kelkaj eŭropaj landoj por respondo al la krizo kaj instigis la membroŝtatojn de Eŭropa Unio plenumi koncernan devon. Krome, li urĝis gvidantojn de ĉiuj eŭropaj landoj tuj bremsi la senĉese kreskantan ksenofobion, diskriminacion kaj perforton kontraŭ rifuĝintoj kaj enmigrintoj.

Ban diris, ke UN kaj la Alta Komisarejo de UN pri Rifuĝintoj volas subteni la eŭropajn landojn trovi manieron efikan, efektivigeblan kaj konforman al homaj rajtoj kaj humanitara kriterio. UN okazigos altnivelan konferencon en Nov-Jorko en la 30a de septembro.

Raporto, marde publikigita de institucioj de UN, diris, ke la mortokvanto de infanoj en la aĝo de malpli ol kvin jaroj estis reduktita per 53% sur la nivelo de 1990, tamen la tuta mondo ankoraŭ ne povis atingi la celon de du-triona malpliigo, starigitan de UN.

La raporto, kune publikigita de la Infana Fonduso, Monda Organizo pri Sano kaj Monda Banko, montris, ke tutmonde la nombro de mortintaj infanoj en la aĝo de malpli ol kvin jaroj estis reduktita de 12,7 milionoj en la jaro 1990 ĝis 5,9 milionoj en la kuranta jaro. Estis la unua fojo, ke la nombro estis reduktita ĝis mapli ol 6 milionoj. 62 landoj kaj regionoj, ĉirkaŭ du trionoj de la tuta mondo, atingis unu el la jarmilaj disvolvaj celoj de UN du-trione redukti la mortokvanton, kaj 74 landoj kaj regionoj pli-ol-duone reduktis la mortokvanton.

Konferenco de UN pri Komerco kaj Disvolvo marde en la ĉina urbo Xiamen unuafoje publikigis la ĉinan version de la Raporto pri Monda Investo en 2015. Laŭ la raporto, en 2014, la fremdlanda rekta investo en Ĉinio kalkuliĝis al 129 miliardoj da usonaj dolaroj, pli multe je 4% en 2013. Ĉinio unuafoje fariĝis la lando kun plej multa investo el fremdaj landoj anstataŭ Usono.

Laŭ la raporto, la dek plej allogaj cellokoj de fremdlanda rekta investo, estas Ĉinio, ĉina Hongkongo, Usono, Britio, Singapuro, Brazilo, Kanado, Aŭstralio, Hindio kaj Nederlando.

Reprezentantoj el Ĉinio, Pakistano, Kirgizio kaj Kazaĥio kunvenis por la dua teknika konsiliĝo pri interkonsento de transita transporto merkrede en Urumĉio, la ĉefurbo de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono.

La kunveno estis organizita de la Azia Disvolva Banko. Krom la kvar landoj, ankaŭ Taĝikio kiel observanto ĉeestis la kunvenon.

La Interkonsento pri Transita Tansporto estis subskribita inter Ĉinio, Pakistano, Kirgizio kaj Kazaĥio en 1995 kaj validiĝis en majo 2004. Ĝi celas kunligi la sudan kaj nordan centr-aziajn regionojn per la aŭtovojo Karakoram, kiu ligas centr-aziajn landinternajn landojn kun havenoj de la Araba Maro. Laŭ la interkonsento, ĉiu el la kvar partioj povas efektivigi 200-fojajn transportojn senpage transitajn tra alia partio en ĉiu jaro. En januaro 2010 partaj sekcioj de la aŭtovojo Karakoram estis fermitaj pro granda terlavango.

En septembro 2012 komenciĝis la rekonstruo de la detruitaj sekcioj de la aŭtovojo. Danke al la komuna klopodo de Ĉinio kaj Pakistano, la rekonstruitaj sekcioj estis denove malfermitaj en la 2a de septembro de la kuranta jaro. Tial la kvar partioj decidis renovigi la interkonsenton.

Ankoraŭ tri usonaj demokrataj senatanoj marde diris, ke ili subtenas la nuklean interkonsenton subskribitan kun Irano, kaj tiel la nombro de leĝdonantoj, kiuj anoncis sian decidon favoran al la interkonsento, kreskis ĝis 41. Tio signifas, ke la interkonsento ne povas esti vetoita en la Kongreso.

La usona Senato konsistas el 100 membroj. Laŭ regularo, la nuklea interkonsento povas esti vetoita, nur kiam ĝin oponas almenaŭ 60 senatanoj. Se tiuj 41 senatanoj ne ŝanĝos sian starpunkton, la nombro de la oponantoj ne povos atingi 60.

Usona prezidento Barack Obama diris, ke li uzos la vetoon de prezidento, se la interkonsento estos malaprobita en la unua voĉdono de la Kongreso.

Hillary Clinton marde agnoskis, ke ŝia uzo de privata retpoŝta sistemo dum la direktado de la Ŝtata Departemento estis "eraro", kaj ke ŝi bedaŭras tion.

Clinton diris al la Usona Brodkasta Kompanio dum intervjuo, "Mi pensas, ke mi povus kaj devus fari pli bonan laboron respondante al demandoj antaŭe. Mi vere ne konsciis la bezonon fari tion."

Ŝi rifuzis pardonpeti, kiam ŝi estis intervjuita en antaŭ kelkaj tagoj. Amaskomunikiloj opiniis, ke ŝia ŝanĝiĝo reflektis la maltrankvilon de ŝia kampanja teamo pri neglekto en respondo al negativaj opinioj de la publiko.

Polica oficiro, kiu ne volis malkaŝi sian nomon, marde diris, ke nekonataj pafistoj forkaptis irakan justican vicministron Fares Abdul-Karim al-Saadi tiutage sur strato en Bagdado.

La oficiro diris, ke tagmeze la aŭto de la vicministro estis barita de kelkaj maskitaj homoj kun pafiloj, kiam ĝi veturis en la norda urbcentro de Bagdado. Ili forkaptis la vicministron, lian gardiston kaj alian funkciulon de la Justica Ministerio kaj tuj foriris.

Proparolanto de la Justica Ministerio tiutage konfirmis, ke la vicministro estis forkaptita en Bagdado, kaj la sekureca departemento plenforte agas por lin savi. La proparolanto aldonis, ke ankoraŭ neniu organizo aŭ individuo deklaris respondecon por la forkapto. La Bagdada Komandejo de Agado, kiu respondecas pri la sekureco de la ĉefurbo, enketas pri la okazaĵo kaj plenforte serĉas la forkaptiton.

Polica oficiro diris al raportistoj, ke estis liberigitaj la gardisto kaj alia funkciulo de la ministerio, tamen oni ankoraŭ ne scias, kie estas la vicministro.

Finiĝis la novaĵoj!