Xi Jinping respondis al staĝantaj instruistoj
  2015-09-09 20:14:48  Xiong Linping

Okaze de alveno de la 31a Instruista Tago, Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, en la 9a de septembro respondis al ĉiuj instruistoj venintaj el Guizhou, kiuj staĝas sub la "plano de ŝtatotrejnado" en Pekina Porinstruista Kolegio, kaj salutis la tutlandajn instruistojn per festa gratulo kaj sincera beno.

Xi Jinping substrekis, ke evoluigi edukadon estas grava devo kaj glora misio de ĉiuj instruistoj. Xi esperis, ke la instruistoj ne forgesu la mision kaj komencan intencon, radikiĝu en la okcidenta parto de la lando, penu esti akcelanto de eduka reformo, pioniro de eliminiado de malriĉeco per klerigado, kondukanto de lernejanoj ĉe ties kreskado, kaj faru sian novan kontribuon por evoluigi edukadon en mizeraj regionoj kaj por ke sane kresku la sekva generacio de la patrujo.