Ĉinio neŝanceleble stimulos la reformon kaj malfermon
  2015-09-09 20:14:48  Xiong Linping

Merkredon en la regula gazetara konferenco Hong Lei, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio neŝanceleble stimulos la reformon kaj malfermon.

Laŭinforme, la Eŭropunia Ĉambro de Komerco en Ĉinio mardon raportis, ke en la merkatiga reformo de Ĉinio en kelkaj terenoj aperis retroiro. Por tio raportisto demandis, kiel Ĉinio komentas pri la afero. Hong Lei respondis, ke reformo kaj malfermo estas baza ŝtatpolitiko de Ĉinio, kaj Ĉinio, laŭ la jam fiksita aranĝo, neŝanceleble stimulos la reformon kaj malfermon.