La ekonomio de Ĉinio "forme fluktuas, sed tendence ankoraŭ bonas"
  2015-09-09 20:14:48  Xiong Linping

Merkredon, kiam la ĉina ĉefministro Li Keqiang kunsidis en Dalian kun reprezentantoj de ĉinaj kaj alilandaj entreprenistoj ĉeestantaj al la Somera Davos-Forumo, li diris, ke la ekonomia situacio de Ĉinio, oni povas diri, "forme fluktuas, sed tendence ankoraŭ bonas".

Respondante al la demando starigita de Paul Polman, ĉefdirektoro de la brita kompanio Unilever, Li Keqiang diris, ke jam pasis sep jaroj post la eksplodo de la internacia financa krizo, tamen al la monda ekonomio nun ankoraŭ mankas kreska dinamiko, kaj ankaŭ la ekonomio de Ĉinio nun frontas la premon de subeniro. Ĉiuj zorgas pri la ekonomia situacio de Ĉinio, ĝi tamen "forme fluktuas, sed tendence ankoraŭ bonas". Ĉar Ĉinio ankoraŭ havis sepelcentan ekonomian kreskon, kiu vice staras antaŭ ĉefaj mondaj ekonomiaj unuoj.

Li Keqiang diris, ke Ĉinio ne animfacile moviĝas nur pro iuj ekonomiaj indikoj, kompreneble Ĉinio agos zorgeme, kaj faros decan agordon. La ĉina popolo havas saĝecon, la ĉina registaro havas kapablon, kaj Ĉinio havas konvinkon, por ke la ekonomio kresku en meza kaj alta rapideco.