Justica vicministro de Irako estis forkaptita sur strato
  2015-09-09 12:23:14  Yu Rongkang

Polica oficiro, kiu ne volis malkaŝi sian nomon, marde diris, ke nekonataj pafistoj forkaptis irakan justican vicministron Fares Abdul-Karim al-Saadi tiutage sur strato en Bagdado.

La oficiro diris, ke tagmeze la aŭto de la vicministro estis barita de kelkaj maskitaj homoj kun pafiloj, kiam ĝi veturis en la norda urbcentro de Bagdado. Ili forkaptis la vicministron, lian gardiston kaj alian funkciulon de la Justica Ministerio kaj tuj foriris.

Proparolanto de la Justica Ministerio tiutage konfirmis, ke la vicministro estis forkaptita en Bagdado, kaj la sekureca departemento plenforte agas por lin savi. La proparolanto aldonis, ke ankoraŭ neniu organizo aŭ individuo deklaris respondecon por la forkapto. La Bagdada Komandejo de Agado, kiu respondecas pri la sekureco de la ĉefurbo, enketas pri la okazaĵo kaj plenforte serĉas la forkaptiton.

Polica oficiro diris al raportistoj, ke estis liberigitaj la gardisto kaj alia funkciulo de la ministerio, tamen oni ankoraŭ ne scias, kie estas la vicministro.