Ankoraŭ 41 usonaj senatanoj subtenas nuklean interkonsenton
  2015-09-09 15:55:56  Yu Rongkang

Ankoraŭ tri usonaj demokrataj senatanoj marde diris, ke ili subtenas la nuklean interkonsenton subskribitan kun Irano, kaj tiel la nombro de leĝdonantoj, kiuj anoncis sian decidon favoran al la interkonsento, kreskis ĝis 41. Tio signifas, ke la interkonsento ne povas esti vetoita en la Kongreso.

Lokaj amaskomunikiloj diris, ke la tri senatanoj, kiuj diris, ili subtenas la interkonsenton, estas Gary Peters el Miĉigano, Richard Blumenthal el Konektikuto kaj Ron Wyden el Oregono. Peters diris, "Malgraŭ mia serioza maltrankvilo pri ĉi tiu interkonsento, mi bedaŭrinde konvinkiĝis, ke ni alfrontas neniun efektivigeblan alternativon."

La usona Senato konsistas el 100 membroj. Laŭ regularo, la nuklea interkonsento povas esti vetoita, nur kiam ĝin oponas almenaŭ 60 senatanoj. Se tiuj 41 senatanoj ne ŝanĝos sian starpunkton, la nombro de la oponantoj ne povos atingi 60.

Usona prezidento Barack Obama diris, ke li uzos la vetoon de prezidento, se la interkonsento estos malaprobita en la unua voĉdono de la Kongreso.