Okazos kunveno de gvidantoj de Francio, Germanio, Rusio kaj Ukrainio
  2015-09-10 12:14:11  Ĝoja

Merkrede telefone kunvenis franca prezidento Francois Hollande, germana ĉefministro Angela Merkel, rusa prezidento Vladimir Putin kaj ukraina prezidento Petro Porochenko. Ili diskutis pri la situacio en orienta ukrainio kaj la plenumo de la nova Minska Interkonsento, atingita februare, kaj deklaris, ke la kvar landoj okazigos pintkunvenon pri la ukraina krizo en Parizo en la komenco de oktobro.

Franca prezidentejo publikigis komunikaĵon, dirante, ke la gvidantoj estas kontentaj pri la ĝenerala plenumo de la batalhalta interkonsento post la 1a de septembro, kaj opinias, ke estas necese daŭrigi la staton per ĉia eblo. Ili montris, ke necesas frue atingi interkonsenton pri retiro de pezaj armiloj fare de la du flankoj de la konflikto, kaj la interkonsento pri retiro de pezaj armiloj devas esti plene plenumata.

Laŭ informo en la retejo de rusa prezidento, ili diskutis pri fruktoj ricevitaj en kunvenoj en Minsko en la 8a de septembro, kaj substrektis efektivan plenumon de la nova Minska Interkonsento. Putin diris, ke la ukrainaj aŭtoritatoj kaj la ribeluloj en orienta Ukrainio devas komenci veran rektan dialogon kiel eble plej rapide.