Rusio: Ukrainio devas fari veran reformon de konstitucio
  2015-09-10 12:14:11  Ĝoja
Rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov merkrede diris, ke Ukrainio devas fari veran reformon de konstitucio por difini specialan statuson de la orienta regiono kaj konsiliĝi kun reprezentantoj de tiu regiono pri loka elektado.

Laŭ la retejo de la rusa Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, tiutage Lavrov telefone interparolis kun sia germana kolego Frank-Walter Steinmeier. Ili interŝanĝis opiniojn pri la situacio en orienta Ukrainio.