Park Geun-hye alvokis helpojn por reunuigo de Korea Duoninsulo
  2015-09-10 12:44:54  Ĝoja

Sudkorea prezidento Park Geun-hye merkrede ĉeetis la Seulan Dialogon pri Defendo, 2015, kiu inaŭguriĝis en Seulo, kaj donis ĉeftonan prelegon titolitan "multflanka sekuriga kunlaboro por paco de la mondo kaj reunuigo de la Korea Duoninsulo", alvokante helpojn de ĉiuj landoj por la reunuigo de la Korea Duoninsulo.

Park emfazis, ke la demando de la Korea Duoninsulo povas esti solvita nur per starigo de milita reciproka konfido, limigo de armado kaj sennukleigo.