Novaĵoj (Septembro 10)
  2015-09-10 15:46:06  Ĝoja

Karaj amikoj, Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto elsendo! Estas ĵaŭde, la 10a de septembro. Unue ni disaŭdigos al vi kelkajn novaĵojn: Malfermiĝis Somera Davos-Forumo en la ĉina nordorienta urbo Dalian; EU publikigis ĝeneralan planon pri delokado de rifuĝintoj. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

La Jarkunveno de la Novaj Gvidantoj en 2015, konata ankaŭ kiel la Somero Davos-Forumo, malfermiĝis ĵaŭde en la urbo Dalian, nordorienta Ĉinio.

Ĉijare la forumo, kiu fokusiĝas al novigo kaj entreprenemo, altiris pli ol 1 700 komercajn gvidantojn kaj fakulojn el pli ol 90 landoj. Ŝlosilaj temoj inkluzivas perspektivon de la ĉina ekonomio, interreton, ŝanĝiĝojn en financo kaj energio, sciencajn kaj teknikajn frontliniojn.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang faris ĉeftonan prelegon en la malferma ceremonio. Li diris, ke la estonteco de la ĉina ekonomio estas brila danke al solida bazo kaj forta impulso. Li asertis, ke tio ne estas blinda optimismo, ĉar Ĉinio havas la avantaĝojn de granda potencialo kaj interna tenaceco. Li substrekis la reformon de la financa sektoro, emfazante la gravecon de merkato kaj leĝoj en la starigo de justa, travidebla kaj stabila kapital-merkato kaj plibonigo de risk-regado. Ĉinio havas la apogon de granda kvanto da ŝparmono kaj granda rezervo de fremdlanda valuto, kaj reformoj plibonigos la uzadon de tiaj resursoj por subteni la realan ekonomion.

Li diris, ke krom redukto de interezprocento kaj postulata proporcio de deponaĵa rezervo, Ĉinio ankaŭ forigis la plafonon de interezo por prunto kaj deponado, kaj permesos al pli da privata kapitalo eniri la sektoron kaj akceli privatajn bankojn, garantion de financado kaj financan luadon.

Li ankaŭ menciis la lastatempan ŝanĝon al la sistemo de juana alparo, akcentante, ke la rimedo havis neniun rilaton kun akcelo de eksporto, kaj la lando ne volas vidi valut-militon, ĉar ĝi malutilas al Ĉinio.

Posttagmeze ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun Klaus Schwab, prezidanto de la Monda Ekonomia Forumo, kaj fakuloj el diversaj rondoj, kiuj venis al Ĉinio por ĉeesti la Someron Davos-Forumon.

Li diris, ke estas ankoraŭ malstabila la monda ekonomio, kaj malfortas la reprosperigo. Ĉiuj landoj devas kunlabori kaj elvolvi siajn proprajn komparajn avantaĝojn por plibonigi la mondan ekonomion.

Prezidanto de la Komisiono de EU Jean-Claude Juncker merkrede publikigis la planon pri delokado de rifuĝintoj en la membroŝtatoj de EU. La plano ricevis pozitivan respondon el partaj membroŝtatoj. Usono, kulpigita pri la tajdo de rifuĝintoj, ankoraŭ metas sin eksteren, kiam ĝiaj eŭropaj aliancanoj alfrontas la malfacilan staton pro rifuĝintoj.

Tiutage en franca urbo Strasburgo Juncker alvokis la membroŝtatojn de EU akcepti rifuĝintojn laŭ kvoto. Laŭ la plano 22 membroŝtatoj de EU dividos 120 mil rifuĝintojn en Hungario, Grekio kaj Italio. Tamen Britio, Irlando kaj Danio ne estis inkluzivitaj en la plano. Germanio akceptos la plej grandan nombron de 31 mil rifuĝintoj, Francio 24 mil kaj Hispanio 15 mil. Laŭ la plano EU elspezos 1 800 milionojn da eŭroj por helpi partajn afrikajn landojn pli bone regi landlimojn, plibonigi ekonomian medion kaj radike malpliigi nombron de rifuĝintoj al Eŭropo.

Juncker urĝis eŭropajn landojn montri "kuraĝecon kaj unuecon" kaj instigis ilin alpreni kontraŭrimedojn por reagi al la trajdo de rifuĝintoj. Germana ĉefministrino Angela Merkel montris tiutage, ke kadre de EU Germanio devas "brave kaj kreeme" ludi gvidan rolon ĉiflanke, kaj Eŭropo devas trovi daŭripovan kaj unuaniman solvon. Hispana ĉefministro Mariano Rajoy diris, ke la hispana registaro kunlaboros kun EU kaj klopodos helpi la rifuĝintojn kaj reagi al la krizo.

Aŭstralia ĉefministro Tony Abbott merkrede diris, ke Aŭstralio aldone akceptos 12 mil rifuĝintojn el Irako kaj Sirio kaj elspezos 11 milionojn da aŭstraliaj dolaroj por humanitara helpo al 240 mil rifuĝintoj el Sirio kaj Irako. Proparolanto de la Blanka Domo diris marde en regula gazetara konferenco, ke Usono esploras serion da kontraŭrimedoj, tamen necesas procezo por tio. De post la eksplodo de la siria krizo en 2011 Usono akceptis nur ĉirkaŭ 1 500 siriajn rifuĝintojn.

Merkrede telefone kunvenis franca prezidento Francois Hollande, germana ĉefministro Angela Merkel, rusa prezidento Vladimir Putin kaj ukraina prezidento Petro Porochenko. Ili diskutis pri la situacio en orienta ukrainio kaj la plenumo de la nova Minska Interkonsento, atingita februare, kaj deklaris, ke la kvar landoj okazigos pintkunvenon pri la ukraina krizo en Parizo en la komenco de oktobro.

Franca prezidentejo publikigis komunikaĵon, dirante, ke la gvidantoj estas kontentaj pri la ĝenerala plenumo de la batalhalta interkonsento post la 1a de septembro, kaj opinias, ke estas necese daŭrigi la staton per ĉia eblo. Ili montris, ke necesas frue atingi interkonsenton pri retiro de pezaj armiloj fare de la du flankoj de la konflikto, kaj la interkonsento pri retiro de pezaj armiloj devas esti plene plenumata.

Laŭ informo en la retejo de rusa prezidento, ili diskutis pri fruktoj ricevitaj en kunvenoj en Minsko en la 8a de septembro, kaj substrektis efektivan plenumon de la nova Minska Interkonsento. Putin diris, ke la ukrainaj aŭtoritatoj kaj la ribeluloj en orienta Ukrainio devas komenci veran rektan dialogon kiel eble plej rapide.

Rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov merkrede diris, ke Ukrainio devas fari veran reformon de konstitucio por difini specialan statuson de la orienta regiono kaj konsiliĝi kun reprezentantoj de tiu regiono pri loka elektado.

Laŭ la retejo de la rusa Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, tiutage Lavrov telefone interparolis kun sia germana kolego Frank-Walter Steinmeier. Ili interŝanĝis opiniojn pri la situacio en orienta Ukrainio.

Sudkorea prezidento Park Geun-hye merkrede ĉeetis la Seulan Dialogon pri Defendo, 2015, kiu inaŭguriĝis en Seulo, kaj donis ĉeftonan prelegon titolitan "multflanka sekuriga kunlaboro por paco de la mondo kaj reunuigo de la Korea Duoninsulo", alvokante helpojn de ĉiuj landoj por la reunuigo de la Korea Duoninsulo.

Park emfazis, ke la demando de la Korea Duoninsulo povas esti solvita nur per starigo de milita reciproka konfido, limigo de armado kaj sennukleigo.

Irana plej alta gvidanto Ayatollah Sayyed Ali Khamenei merkrede diris, ke la intertraktado inter Irano kaj Usono tuŝis nur la nuklean demandon. Tio indikas, ke la dulandaj rilatoj pliboniĝos ne tiel multe kiel atendite.

Khamenei diris, "Usono neniam ŝanĝis sian malamikecon kontraŭ Irano. Ĝi ridetas al Irano, preparante mocion kontraŭ Irano."

Finiĝis la novaĵoj!