Ĉinio absolute defendas la suverenecon de la insularo Diaoyudao
  2015-09-10 20:57:26  Xiong Linping

La 10an de septembro Hong Lei, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj en la regula gazetara konferenco ripetis, ke Ĉinio absolute defendas la suverenecon de la insularo Diaoyudao.

Estis raportisto, kiu demandis, kian komenton Ĉinio havas pri tio, ke morgaŭ estos la tria datreveno de la proklamo de la japana registaro, "naciigi la insularon Diaoyudao", kaj ke la estro de la japana kabineto Shuga Yoshi HiDe hodiaŭ diris, ke Japanio bedaŭras pri la daŭra eniro de Ĉinio en la maron de Japanio, asertante, ke Japanio absolute defendas sian suverenecon super la maro.

Hong Lei diris, ke la insulo Diaoyudao kaj ĝiaj ĉirkaŭaj insuloj estas la esenca teritorio de Ĉinio, la suverenecon de la insularo Diaoyudao Ĉinio absolute defendas, kaj la decidemo kaj volo de ĉina registaro, defendi la suverenecon de la lando kaj la teritorian integrecon, estas neŝanceleblaj.