Ĉinio kaj Jordanio anoncis starigon de strategia partnereco
  2015-09-10 12:14:11  Yu Rongkang

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj jordania reĝo Abdullah II Bin Al-Hussein subskribis komunan deklaron pri la starigo de strategia partnereco inter la du landoj merkrede en Pekino.

"La decido starigi la strategian partnerecon estas grava mejloŝtono por niaj rilatoj," Xi diris, kiam li renkontiĝis kun reĝo Abdullah antaŭ la subskriba ceremonio en la Granda Popola Halo.

Laŭ la deklaro, Ĉinio kaj Jordanio subtenos regulan konsiliĝon pri internaciaj kaj regionaj aferoj de komuna zorgo por atingi pli profundan komprenon kaj fortigi reciprokan fidon. La du landoj promesis subteni unu la alian pri demandoj koncernaj al iliaj kernaj interesoj kaj akceli kunlaboron kadre de la iniciato pri Zono kaj Vojo. Ili akcelos kunlaboron en komerco, investado, industria produktkapablo, infrastrukturo, energio, financo, leĝplenumo kaj aliaj sektoroj, kaj pliigos kulturajn, edukajn kaj militajn interŝanĝojn.

En la deklaro, Ĉinio kaj Jordanio emfazis la signifon de paco kaj stabileco en Mezoriento, opiniante, ke regionaj problemoj devas esti solvitaj politike konforme al la celoj kaj principoj de la Ĉarto de UN kaj ankaŭ internaciaj leĝoj.

Reĝo Abdullah diris, ke Jordanio alte taksas la tradician amikecon kun Ĉinio kaj volas intensigi kunlaboron kun Ĉinio en la akcelo de komuna disvolviĝo kaj prospero. La reĝo ankaŭ esprimis sian esperon de kunlaboro kun Ĉinio por bati terorismon kaj defendi mondan pacon.