Sekureca Konsilio de UN aprobis enketon pri siriaj kemiaj armiloj
  2015-09-11 14:59:06  Ĝoja

La Sekureca Konsilio de UN ĵaŭde aprobis la mekanismon de komuna enketo de la Organizo por Prohibo de Kemiaj Armiloj kaj UN por identigi farintojn de kemiaj atakoj en Sirio.

La deklaro, publikigita de proparolanto de ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon, bonvenigis la rajtigon de la Sekureca Konsilio por establi kaj funkciigi la mekanismon de komuna enketo, kaj emfazis serĉesplori respondecon de la kemiaj atakantoj.

La deklaro diris, ke Ban, en strikta kunordigo kun ĝenerala direktoro de la Organizo por Prohibo de Kemiaj Armiloj kaj aliaj rilataj partioj, senprokraste entreprenos ĉiujn paĝojn, rimedojn kaj necesajn aranĝojn por rapide establi kaj plene funkciigi la mekanismon de komuna enketo.