Novaĵoj (Septembro 11)
  2015-09-11 18:01:58  Ĝoja

Karaj amikoj, Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto elsendo! Estas vendrede, la 11a de septembro. Unue ni disaŭdigos al vi kelkajn novaĵojn: ĉefministro Li Keqiang prelegis en la Somara Davos-Forumo; la Sekureca Konsilio de UN aprobis mekanismon de komuna enketo pri kemiaj armiloj en Sirio. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina ĉefministro Li Keqiang ĵaŭde matene ĉeestis la 9an Someran Davos-Forumon en la urbo Dalian kaj donis prelegon.

Li diris, ke nun ankoraŭ malfortas la reprosperigo de la monda ekonomio, kaj Ĉinio ne devas meti sin eksteren. La ĝenerala situacio tendencas al stabiliĝo kaj pliboniĝo, tamen estas malfacilo. Ĝenerale ŝancoj estas pli multaj ol defioj. Ĉinio kapablas plenumi ĉefajn celojn kaj taskojn de ekonomisocia disvolvado.

Li diris, ke la plej grava struktura reformado de Ĉinio estas eksciti senliman kreemon de la loĝantaro.

Li diris ankaŭ, ke antaŭ la komuna tasko de reprosperigo de la tutmonda ekonomio, la internacia komunumo devas kunlabori, fortigi kunordigon kaj kune antaŭenpuŝi strukturan reformadon. Ĉinio sekvos la vojon de paca disvolvado kaj la malferman strategion de reciproka profito kaj kungajno kaj kreos belan estontecon de la homaro kune kun ĉiuj aliaj landoj.

La Sekureca Konsilio de UN ĵaŭde aprobis la mekanismon de komuna enketo de la Organizo por Prohibo de Kemiaj Armiloj kaj UN por identigi farintojn de kemiaj atakoj en Sirio.

La deklaro, publikigita de proparolanto de ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon, bonvenigis la rajtigon de la Sekureca Konsilio por establi kaj funkciigi la mekanismon de komuna enketo, kaj emfazis serĉesplori respondecon de la kemiaj atakantoj.

La deklaro diris, ke Ban, en strikta kunordigo kun ĝenerala direktoro de la Organizo por Prohibo de Kemiaj Armiloj kaj aliaj rilataj partioj, senprokraste entreprenos ĉiujn paĝojn, rimedojn kaj necesajn aranĝojn por rapide establi kaj plene funkciigi la mekanismon de komuna enketo.

Proparolanto de la rusa Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Maria Zakharova ĵaŭde diris, ke Sirio promesis, ke armiloj aĉetitaj el Rusio estos uzataj nur por bati terorismon, kaj tio estis skribita en la vendkontrakto.

Tiutage Maria diris al amaskomunikiloj, ke Rusio donas militan helpon al Sirio kun neniu alia celo ol subteno al ĝia batalo kontraŭ terorismo. Laŭ la kontrakto kun la siria registaro, Rusio liveras armilojn, kio ne malobservas principon de internacia leĝo. Ŝi montris, ke helpi la registaran armeon de Sirio konservi necesan batal-forton estas kontribuo de Rusio al la siria batalo kontraŭ teroristoj kaj ekstremistoj.

La Ĝenerala Asembleo de UN ĵaŭde voĉdonis per frakase grandega plimulto por rezolucio, aprobante hison de la palestina flago ĉe la stabejo de UN.

La rezolucio "decidas, ke la flagoj de ne-membraj observanto-ŝtatoj de UN kun konstantaj observanto-misioj ĉe la stabejo povos esti hisitaj ĉe la stabejo kaj oficejoj de UN post la flagoj de la membroŝtatoj de UN."

Entute 119 landoj voĉdonis por la rezolucio, 45 sin detenis kaj 8 landoj voĉdonis kontraŭ la rezolucio.

En 2012, la Ĝenerala Asembleo de UN donis al Palestino la statuson de ne-membroŝtato, kio estis implica kaj simbola agnosko de la palestina ŝtateco ĉe UN.

La rezolucio ankaŭ petas la Ĝeneralan Sekretarion de UN alpreni necesajn rimedojn por la efektivigo de tiu decido dum la 70a sesio de la Ĝenerala Asembleo kaj ene de 20 tagoj post la adopto.

Proparolanto de UN Stephane Dujarric diris en la komenco de ĉi tiu monato, ke UN sekvos la decidon de la Ĝenerala Asembleo, ĉar ĝi estas farita de la membroŝtatoj.

Post la voĉdono, palestina ambasadoro al UN Riyad Mansour diris, ke la "historia" voĉdono reflektas subtenon de la internacia komunumo al justa, daŭra, ampleksa kaj paca solvado de la palestina demando.

Proparolanto de la Blanka Domo Josh Ernet ĵaŭde diris en Vaŝingtono, ke Usono planas akcepti almenaŭ 10 mil siriajn rifuĝintojn en la nova fiska jaro ekde la 1a de oktobro. Tio estis la plej grava deklaro de Usono post la apero de la tajdo de siriaj rifuĝintoj en Eŭropo. Antaŭ tio Usono estis multe kritikita pro sia indiferenteco.

Usono akceptis nur ĉirkaŭ 1 500 siriajn rifuĝintojn de post la eksplodo de la siria krizo en 2011.

Demokratoj de la usona senato ĵaŭde sukcese blokis rezolucion de la respublikanoj kontraŭ la interkonsento pri la nuklea demando de Irano, kio ebenigis la vojon al glata efektivigo de la interkonsento.

Cent senatanoj ĉeestis la voĉdonon. 40 demokrataj kaj 2 sendependaj senatanoj voĉdonis kontraŭ la rezolucio kaj 58 aliaj voĉdonis por. Sed la nombro ne povis atingi 60 voĉojn necesajn por adopto de la rezolucio.

Usona prezidento Barack Obama faris deklaron post la voĉdono. Li diris, ke la senato faris historian paŝon antaŭen kaj voĉdone ebligis al Usono labori kun siaj internaciaj partneroj por efektivigo de la ampleksa longperioda interkonsento, kiu malebligas al Irano akiri nukleajn armilojn. Li aldonis, ke la voĉdono estas venko por diplomatio, por la nacia sekureco de Usono kaj por la sekureco de la mondo.

Franca prezidento François Hollande ĵaŭde diris, ke restas nur ĉirkaŭ tri monatoj antaŭ la jarfina klimata konferenco de UN en Parizo, kaj dume Francio ĉiuflanke klopodos krei favorajn kondiĉojn por akordiĝo de pli ol 190 partioj pri nova klimata interkonsento.

Hollande diris, ke la internacia traktado pri klimata ŝanĝiĝo prezentis pozitivajn signalojn. Ĝis la 10a de septembro jam 60 landoj prezentis dokumentojn de sendependa kontribuo, kaj precipe gravaj landoj inkluzive de Ĉinio kaj Usono liveris vojmapon de la respondo al klimata ŝanĝiĝo. Estas neignoreble, ke ekzistas relative granda risko de malsukceso de la internacia traktado pri klimata ŝanĝiĝo.

Hollande aldonis, ke por certigi atingon de nova klimata interkonsento en Parizo, Francio esperas organizi klimatan diskuton de ŝtatestroj kaj registaraj ĉefoj okaze de sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN en la fino de septembro por aldoni politikan movforton al la traktado.

Merkrede kaj ĵaŭde en Havano okazis la kvina raŭndo de intertraktado pri kadra interkonsento de duflankaj rilatoj inter Eŭropa Unio kaj Kubo. Kuba vicministro pri eksterlandaj aferoj Abelardo Moreno diris post la intertraktado, ke progresis la intertraktado en la kampoj de ekonomio kaj komerco, kunlaboro kaj politika dialogo.

Moreno diris, ke la kadra interkonsento konsistas el tri partoj de ekonomio kaj komerco, kunlaboro kaj politika dialogo. La intertraktado pri ekonomio kaj komerco estas plejparte plenumita kaj akiris grandan progreson, kaj restas laboroj por la detaloj. En la politika kampo la du flankoj jam difinis plej gravajn temojn, ekzemple la demandojn pri homaj rajtoj, opono kontraŭ diskriminacio kaj bato al armila kontrabando.

Finiĝis la novaĵoj!