Senataj demokratoj blokis rezolucion kontraŭ irana nuklea interkonsento
  2015-09-11 14:05:42  Yu Rongkang

Demokratoj de la usona senato ĵaŭde sukcese blokis rezolucion de la respublikanoj kontraŭ la interkonsento pri la nuklea demando de Irano, kio ebenigis la vojon al glata efektivigo de la interkonsento.

Cent senatanoj ĉeestis la voĉdonon. 40 demokrataj kaj 2 sendependaj senatanoj voĉdonis kontraŭ la rezolucio kaj 58 aliaj voĉdonis por. Sed la nombro ne povis atingi 60 voĉojn necesajn por adopto de la rezolucio.

Usona prezidento Barack Obama faris deklaron post la voĉdono. Li diris, ke la senato faris historian paŝon antaŭen kaj voĉdone ebligis al Usono labori kun siaj internaciaj partneroj por efektivigo de la ampleksa longperioda interkonsento, kiu malebligas al Irano akiri nukleajn armilojn. Li aldonis, ke la voĉdono estas venko por diplomatio, por la nacia sekureco de Usono kaj por la sekureco de la mondo.