Palestina flago estos hisita ĉe stabejo de UN
  2015-09-11 14:56:56  Yu Rongkang

La Ĝenerala Asembleo de UN ĵaŭde voĉdonis per frakase grandega plimulto por rezolucio, aprobante hison de la palestina flago ĉe la stabejo de UN.

La rezolucio "decidas, ke la flagoj de ne-membraj observanto-ŝtatoj de UN kun konstantaj observanto-misioj ĉe la stabejo povos esti hisitaj ĉe la stabejo kaj oficejoj de UN post la flagoj de la membroŝtatoj de UN."

Entute 119 landoj voĉdonis por la rezolucio, 45 sin detenis kaj 8 landoj voĉdonis kontraŭ la rezolucio.

En 2012, la Ĝenerala Asembleo de UN donis al Palestino la statuson de ne-membroŝtato, kio estis implica kaj simbola agnosko de la palestina ŝtateco ĉe UN.

La rezolucio ankaŭ petas la Ĝeneralan Sekretarion de UN alpreni necesajn rimedojn por la efektivigo de tiu decido dum la 70a sesio de la Ĝenerala Asembleo kaj ene de 20 tagoj post la adopto.

Proparolanto de UN Stephane Dujarric diris en la komenco de ĉi tiu monato, ke UN sekvos la decidon de la Ĝenerala Asembleo, ĉar ĝi estas farita de la membroŝtatoj.

Post la voĉdono, palestina ambasadoro al UN Riyad Mansour diris, ke la "historia" voĉdono reflektas subtenon de la internacia komunumo al justa, daŭra, ampleksa kaj paca solvado de la palestina demando.