Hollande: Francio kreos kondiĉojn por nova klimata interkonsento
  2015-09-11 14:58:22  Yu Rongkang

Franca prezidento François Hollande ĵaŭde diris, ke restas nur ĉirkaŭ tri monatoj antaŭ la jarfina klimata konferenco de UN en Parizo, kaj dume Francio ĉiuflanke klopodos krei favorajn kondiĉojn por akordiĝo de pli ol 190 partioj pri nova klimata interkonsento.

Hollande diris, ke la internacia traktado pri klimata ŝanĝiĝo prezentis pozitivajn signalojn. Ĝis la 10a de septembro jam 60 landoj prezentis dokumentojn de sendependa kontribuo, kaj precipe gravaj landoj inkluzive de Ĉinio kaj Usono liveris vojmapon de la respondo al klimata ŝanĝiĝo. Estas neignoreble, ke ekzistas relative granda risko de malsukceso de la internacia traktado pri klimata ŝanĝiĝo.

Hollande aldonis, ke por certigi atingon de nova klimata interkonsento en Parizo, Francio esperas organizi klimatan diskuton de ŝtatestroj kaj registaraj ĉefoj okaze de sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN en la fino de septembro por aldoni politikan movforton al la traktado.