Usona Ĉambro voĉdonis kontraŭ nuklea interkonsento kun Irano
  2015-09-12 14:03:33  Yu Rongkang

La usona Ĉambro de Reprezentantoj vendrede voĉdonis kontraŭ rezolucio subtenanta la nuklean interkonsenton kun Irano, en simbola voĉdono komencita de la respublikanoj de la Kongreso, kiuj oponas la interkonsenton. Tamen la rezulto de la vendreda voĉdono ne povas haltigi la efektivigon de la internacia interkonsento.

Post kelkhora debato, la Ĉambro de Reprezentantoj malaprobis la rezolucion per 269 voĉoj kontraŭ 162.

En la sama tago la Ĉambro ankaŭ blokis la leĝprojekton de prezidento Barack Obama pri nuligo de ekonomiaj sankcioj kontraŭ Irano per 247 voĉoj kontraŭ 186.