Pluraj landoj promesas akcepti pli da rifuĝintoj
  2015-09-12 14:26:59  Yu Rongkang

Prezidanto de la Komisiono de EU Jean-Claude Juncker merkrede publikigis la planon pri delokado de rifuĝintoj en la membroŝtatoj de EU. Pluraj landoj promesis akcepti pli da rifuĝintoj. Usono, kiu estis kulpigita pri la tajdo de rifuĝintoj, promesis akcepti 10 000 siriajn rifuĝintojn.

Irlanda justica ministro Frances Fitzgerald ĵaŭde deklaris, ke la irlanda regisatro akceptos ankoraŭ 2 900 rifuĝintojn ekster sia kvoto, kaj tiel ĝi akceptos entue 4 000 rifuĝintojn en la venontaj du jaroj.

Kroata ministro pri internaj aferoj Ranko Ostojic jaŭde diris, ke Kroatio volas akcepti pli da rifuĝintoj laŭ la nova kvoto. Laŭ la nova plano la lando ĉi-jare akceptos 1 614 rifuĝintojn restantajn en Grekio, Italio kaj Hungario.

Rumana prezidento Klaus Iohannis diris, ke li estas malkontenta pri la nova plano de EU. Laŭ la nova plano Rumanio akceptos 4 646 rifuĝintojn restantajn en Italio, Grekio kaj Hungario, pli multe ol la maja plano de 1 705 rifuĝintoj por la lando.

Proparolanto de la Blanka Domo Josh Ernet ĵaŭde diris en Vaŝingtono, ke Usono planas akcepti almenaŭ 10 000 siriajn rifuĝintojn en la nova fiska jaro ekde la 1a de oktobro.