Militaj altranguloj de NATO ekzamenas situacion en Ukrainio kaj Sirio
  2015-09-12 14:41:52  Yu Rongkang

Vendrede en Istanbulo altranguloj de la milita komitato de NATO komencis tri-tagan fermitan kunvenon por ekzameni la situacion en Ukrainio kaj Sirio.

Lokaj amaskomunikiloj raportis, ke la milita komitato de NATO ekzamenos sekurecajn demandojn en Eŭropo kaj Mezoriento kaj la nunan operacon en Afganio. Krome, Ili diskutos pri minacoj de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato al paco kaj sekureco de la mondo kaj pri la tendenco de la militaj fortoj de NATO.