Ĉefo de UN: Sud-suda kunlaboro gravas por daŭripova disvolvado
  2015-09-12 15:04:25  Yu Rongkang

Sabate, la 12an de septembro estas la Tago de Sud-Suda Kunlaboro. Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon faris parolon, dirante, ke la sud-suda kunlaboro ludos gravan rolon en la efektivigo de la tagordo de daŭripova disvolvado.

Li diris, ke la evoluantaj landoj alfrontas kontinuajn defiojn, tamen ili ludas ŝlosilan rolon en la politika kaj ekonomia kampoj de la mondo. Iuj landoj realigis rimarkindan kreskon de la ekonomio kaj posedas multajn bonkvalitajn entreprenojn, teknikojn kaj financajn instituciojn.

Li aldonis, ke la ĵus malfermita Nova Disvolva Banko de BRICS-landoj kaj la preparata Azia Infrastruktura Invest-Banko espereble sin reciproke kompletigos kun la ekzistantaj disvolvaj resursoj.