UN bonvenigas ĉiujn partiojn de Jemeno al paca intertraktado
  2015-09-12 15:32:18  Yu Rongkang

La Sekureca Konsilio de UN vendrede publikigis gazetaran deklaron, bonvenigante decidon de ĉiuj partioj de Jemeno pri partopreno en paca intertraktado, aranĝita danke al la mediacio de UN.

La deklaro diris, ke la jemena registaro kaj ĉiuj aliaj partioj de la lando decidis partopreni en la paca intertraktado antaŭ la Festo de Oferbuĉo. La Sekureca Konsilio aplaŭdis ilian decidon kaj urĝis ilin senkondiĉe kaj sincere partopreni en la paca intertraktado, solvi diverĝojn per dialogo kaj konsiliĝo, forĵeti perforton kaj eviti ĉiajn unuflankajn agojn, kiuj defios kaj detruos la politikan transiron de la lando.