Kuba-usona komisiono difinis tagordon por normaligo de rilatoj
  2015-09-12 15:57:50  Yu Rongkang

Vendrede en Havano, la duflanka komisiono, establita de Kubo kaj Usono por antaŭenigi la normaligon de iliaj rilatoj, finis sian unuan kunvenon, en kiu estis decidita la tagordo por intertraktado.

La kuba Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris en komunikaĵo, ke la kunveno okazis en "profesia, respektema kaj konstruema atmosfero", kaj la venonta kunveno okazos novembre en Vaŝingtono.

La usona delegacio estis gvidata de Alex Lee, ŝtata vichelpsekretario por Sud-Ameriko, dum la kuba estis gvidata de Josefina Vidal, direktoro por usonaj aferoj en la kuba Ministerio de Eksterlandaj Aferoj.

Ambaŭ flankoj konsentis, ke en venontaj monatoj, ili laboros por starigi kunlaboran mekanismon en la kampoj de mediprotekto, antaŭzorgo de naturaj katastrofoj, sano, civila aviado, leĝplenumo kaj batalo kontraŭ drogoj, homa kontrabando kaj transnaciaj krimoj.