Almenaŭ 35 homoj mortis pro eksplodo de gasbotelo en Hindio
  2015-09-12 18:02:13  Yu Rongkang

La hinda polico sabate diris, ke almenaŭ 35 homoj estis mortigitaj kaj 80 aliaj vunditaj tiutage en eksplodo de gasbotelo ĉe restoracio en la hinda ŝtato Madhja Pradesh.

Supera policoficiro diris, ke la eksplodo okazis ĉirkaŭ la 9a matene laŭ la loka tempo, kiam la gasbotelo eksplodis ĉe la restoracio Sethiya en la urbeto Petlawad en la distrikto Jhabua de la ŝtato. La potenco estis grandega, ĉar eksplodaĵo por farado de fajraĵoj, estis rezervita en la restoracio troviĝanta en loĝkvartalo.