Putin konsentis pri longigo de limtempo de nova Minska Interkonsento
  2015-09-13 13:28:04  Yu Rongkang

Rusa prezidento Vladimir Putin sabate diris, ke estas konsiderinde longigi limtempon de la efektivigo de la nova Minsaka Interkonsento, kiu celas solvi la ukrainan krizon.

La novaĵ-agentejo Tass raportis, ke Putin diris al amaskomunikiloj tiutage en Sevastopolo, ke eksa prezidento Kuchma, reprezentanto de la ukrainaj aŭtoritatoj por la intertraktado de la tripartia kontaktgrupo, diris, ke la resta tempo ne sufiĉas por kompleta efektivigo de la nova Minska Interkonsento antaŭ la limdato. Putin diris, ke estas principe konsiderinda plilongigo de limtempo de la efektivigo de la nova Minsaka Interkonsento, ĉar plej grave estas certigi la efektivigon de la interkonsento.

Putin asertis, ke la nova Minska Interkonsento estas la sola elekto por solvado de la ukraina krizo, kaj la ĉefa tasko estas ebligi rektajn kontaktojn inter la ukrainaj aŭtoritatoj kaj la ribeluloj, ĉar tio havas ŝlosilan signifon por efektivigo de la interkonsento.