Singapuro memorfestas 70an datrevenon de fino de Dua Mondmilito
  2015-09-13 13:53:15  Yu Rongkang

Singapuro okazigis ceremonion sabate ĉe la Milita Tombejo de Kranji por mermofersti la 70an datrevenon de la fino de la Dua Mondmilito.

Tiutage antaŭ 70 jaroj en la Nacia Galerio de Singapuro, generalo L. Louis Mountbatten, ĝenerala komandanto de la aliancita armeo, akceptis kapitulacon de la japana armeo, kio markis la finon de la japana okupado de Singapuro.

La Milita Tombejo de Kranji troviĝas en norda Singapuro. Tie kuŝas oficiroj kaj soldatoj de la aliancita armeo, kiuj oferis sian vivon en la milito.