Demisiis egipta kabineto
  2015-09-13 14:41:51  Yu Rongkang

La egipta prezidentejo sabate faris deklaron, dirante, ke ĉefministro Ibrahim Mahlab prezentis sian rezignon pri la ofico al prezidento Abdel-Fattah al-Sisi, kaj la lasta jam akceptis la rezignon.

La deklaro diris, ke al-Sisi akceptis la rezignon de Mahlab kaj raporton pri laboro de la registaro kaj decidis, ke la demisiinta kabineto plenumos plu siajn funkciojn kaj povon ĝis la fondo de nova kabiteno.

La Mezorienta Novaĵ-Agentejo raportis, ke al-Sisi komisiis eksan petrolan ministron Sherif Ismail establi novan kabineton ene de unu semajno.

La deklaro ne menciis la kialon de la demisio de Mahlab. Egiptaj amaskomunikiloj opiniis, ke la demisio eble rilatas kun la proceso kontraŭ eksa agrikultura ministro, akuzita pri korupto.