Saud-arabia reĝo ordonis ĝisfunde enketi pri disfalo de gruo
  2015-09-13 15:30:15  Yu Rongkang

Saud-arabia reĝo Salman bin Abdulaziz Al Saud sabate nokte inspektis la okazejon de la disfalo de gruo ĉe la grandioza moskeo en Mekko. Li postulis, ke koncernaj departementoj ĝisfunde enketu pri la akcidento por respondi al la publiko.

La reĝo diris, "Mekko kaj la moskeo Medina estas sankta loko de islamo, kaj neniu neglekto estas permesata al ni, la servantoj de la sankta loko." Poste li iris al hispitalo kaj salutis la vunditojn. Li deziris al ili rapidan resaniĝon.

Vendrede giganta gruo laboranta pri pligrandiga konstruado en la grandioza moskeo de Mekko subite disfalis sur islamanojn ĉeestantajn en religia ceremonio. 107 homoj estis mortigitaj kaj pli ol 200 aliaj vunditaj en la akcidento. Multaj viktimoj venis el Indonezio kaj Hindio.