Hungario sendos trupojn por malebligi eniron de rifuĝintoj
  2015-09-13 16:02:39  Yu Rongkang

Hungara defenda ministro Isztvan Simcis sabate konfirmis, ke la registaro sendos trupojn gardi la landlimon longan je 175 kilometroj kun Serbio por malebligi la eniron de rifuĝintoj.

Laŭ la Defenda Ministerio dum la semajnfino 4 300 soldatoj estos senditaj al la konstruado de landlima muro alta je kvar metroj por fortigi la gardon.

Pli frue hungaraj ĵurnaloj aperigis fotojn de soldatoj patrolantaj kun maŝinpafilo en la manoj ĉe la landlimo. Iuj ĵurnalistoj rimarkigis, ke la parlamento ankoraŭ ne adoptis leĝon pri uzo de trupoj en tia situacio.