34 rufiĝintoj mortis pro ŝipsinko en maro de Grekio
  2015-09-14 12:56:10  Ma

Laŭ freŝaj informoj, publikigitaj de la marborda gardistaro de Grekio en dimanĉo, la sinko de ŝipo kun rifuĝintoj, kiu okazis tiutage, kaŭzis morton de 34 homoj, inkluzive de 15 infanoj.

La ŝipo kun turkaj rifuĝintoj sinkis en la maro proksima al la insulo Farmakonissi je 350 kilometroj sudoriente de Ateno. Postvivantoj diris, ke la ŝipo transportis preskaŭ 120 homojn. Nun ankaŭ iras la serĉado.